Stitcher for Podcasts

Get the App Open App
Bummer! You're not a
Stitcher Premium subscriber yet.
Learn More
Start Free Trial
$4.99/Month after free trial
HELP

Show Info

Episode Info

Episode Info:

Ekkonu la panjon de "la voĉo de LaBoRen"! Pri mia denaskuleco demandas mi la plej proksiman fonton kiun eblas: venu la lasta intervjuo antaŭ la somera paŭzo, kun mia panjo, Anna Besenyei. En tiu ĉi epizodo vipovos aŭdi: - pri kiel mia patrino reagis al tio, ke malgraŭ tio, ke mi estas denaskulo, mi neniam respondis Esperante al ŝi, - reagojn al ĝeneralaj demandoj kiujn mi ricevas pri denaskuleco, - kiajn riproĉojn mia panjo ricevis pro instrui Esperanton al mi, - kiujn lingvojn miaj geavoj kaj mia patrino parolas/parolis, kiel influis kiujn lingvojn (ne) lerni la dua mondmilito, - kiom da jaroj pasis inter kiam mia patrino la unuan fojon aŭdis pri Esperanto kaj ĝis ŝi finfine decidis lerni ĝin, - malgraŭ la entuziasmo kial mia panjo ne uzis la lingvon dum 7-8 jaroj post ĝis lernado, - pri partoprenado kaj organizado de renkontiĝoj, - kial la Renkontiĝoj de Esperanistaj Familioj okazis tiom altnombre en Hungario, do fakte „ĉe ni”, - kial ni fine ĉesis paroli Esperanton en la familio, kaj ankoraŭ multe-multe pli. La ligilo al la enketilo pri la unua jaro de LaBoRen estas: https://tinyurl.com/y86xy6s2 Antaŭdankojn por viaj respondoj! Ripozigan someran paŭzon al vi!

Read more »

Discover more stories like this.

Like Stitcher On Facebook

EMBED

Episode Options

Listen Whenever

Similar Episodes

Related Episodes